Pioniroj de Esperanto

Grafologio estas scienco ne komparebla kun Matematiko, Fiziko aŭ Kemio. Cetere, ĉiu Scienco devas utiligi la plej respondajn teknikojn por certe kapti sian temon.

Grafologio ne permesas antaŭvidi la kondutojn de la ekzamenitoj, ĉar la transcendentalaj valoroj de personoj estas ekster ĝia trafpovo, kaj homoj (ĉiuj homoj), trans esti kio efektive ili estas, neniam ĉesas celi al nova estiĝo, ili daŭre ŝanĝas, kaj pri ĉi tiu aliiĝo ili tenas sian liberecon.

Grafologio havas nur diagnozan valoron: ĝi malkaŝas inklinojn. Krome, ĝi limiĝas je intelektaj kaj temperamentaj trajtoj de personeco.

Grafologio estas psikologio IDIOGRAFIKA  (tute ne ‘normiga’, tute ne ‘kategorie imperativa’, ‘ĝenerala’) ĉar Grafologio esploras tion kio diferencigas unuopulon el ĉiuj aliaj. En la grafologia enketo estas procedo kies nura aganto estas la skribanto.

Grafologio, kiel ĉiuj diagnozaj metodoj havas avantaĝojn kaj
malavantaĵojn. Pro tio, estas pozitive konsideri ĝin en kadro de KOMPARAJ
METODOJ.

Estas devo de Scienco ilumini…

View original post 73 altre parole